Dániel Bánffy
Aspekto
Dániel Bánffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1893 en Aiud |
Morto | 7-an de aprilo 1955 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Kazimír Bánffy (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
BÁNFFY Dániel (ba:nfi), barono, estis transilvania hungara grandbienulo, ministro. Li naskiĝis en Nagyenyed la 18-an de septembro 1893 kaj mortis en Budapeŝto la 7-an de aprilo 1955.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Inter 1917 kaj 1940 Dániel Bánffy mastrumadis en siaj bienoj de Transilvanio. Post la viena arbitracio li estis unu el gvidantoj de la partio hungara en Transilvanio kaj invitita deputito en la parlamento de Hungario. Inter 30-a de decembro 1940 kaj 22-a de marto 1944 li estis ministro pri agrikulturaj aferoj en registaroj de Pál Teleki, László Bárdossy, Miklós Kállay.